MONDA HELPO – de la ideo gxis la realigo – pasxo post pasxo
Kiel estigxis la ideo? Ofte homoj deziras helpi geesperantistojn kiuj havas malfacilajxojn en iliaj landoj kaj aliloke, pro malsimilaj sed pruveblaj kialoj. Tamen ekzistas malhonestaj memproklamitaj esperantistoj kiuj misusas la fidon, demandante financan helpo por ne ekzistantaj celoj.
somero 2020:
LA EVOLUO DE MONDA HELPO/DRKONGO
La delegitaro de Monda Helpo/Drkongo iom post iom enradikighas
malgrauh ke multo estas ferenda, tamen kun la kresko de la tempo la
afero ekprenas alian direkton kun la akompano de la prezidanto Pier
Luigi Simari kiu per la fesbuka diskutejo sekvas la pashojn de lareto
de delegacioj Monda Helpo/Drkongo.
Char jam la reto konsistighas je 9 delegacioj, kaj char kun la
perspektivo de pligrandigho, la urboj Kiwanja kaj Matadio baldauh
havos delegaciojn. Tial oni estimas ke kreighu landa asocio de Monda
Helpo en Drkongo.
Jam laboro fareblas tiurilate kaj statutoprojekto redakteblas char
akiro de jura agnosko kaj ceteraj admnistraj permesilpaperoj postulas
la statuton.
La redaktado de la statuto projekto certes prenas iom da tempo, sed
tre baldauh la redaktoteamo kies respondeculo estas Sro Roger Mbunga
finos la laboron kiu poste havos la finan tushon de sro Ntoto nia
juristo kaj poste oni submetigos ghin en la forumo por ghenerala
aprobo.
KOMPILITA RAPORTO DE LA CXEFDELEGITO ARLAI KIZYDIOKO MAYINDA – SOMERO 2020
Kinshasa 1
La kunveno de la delegacio de Kinshasa 1 okazis la 7a de auhgusto
2020, sub la gvido de la delegito Honoré Mafuila Mavomo.
En la tagordo, temis chefe pri la ekovilagho, kaj dum la debato pri
tiu temo, unu el la delegacianoj de Kinshasa 1 proponis ke la
ekovilagho estu starigota sine de Kinsaso mem.
Alia oponio estimas ke la ekovilagho pli konvenus en la kamparo, kie
la naturo estas ankorauh protektebla.
Rilate la sekurecon en la ekovilgho fare de la nacia polico kiel
antauhvidite en la Esenco, la delegacianoj timas ke alfronti la
superajn instancojn auh altrangajn auhtoritatonj tiurilate eble estos
problemo.
El la diversajhoj, ni notas ke la sekretarino, nome Hope Mboyo
demandis al la delegito,
kiam ekkonkretighos la agadojn de Monda Helpo?
La delegito Honoré Mafuila certigis ke l a prezidanto respondos al tiu
preokupo, estas li sola kiu povas objektive respondi al tia demando.
KINSHASO 2
Chirkauh la delegetino Alexandrine Omba Tshamena, la delegacianoj de
Kinshasa 2 kunvenis kadre de la monata kunveno, dimancho la 23a de
auhgusto 2020.
El la raporto ricevita de tiu delegacio, ni notas ke la delegacio
Kinshasa 2 opinias ke organizi prelegojn por prezenti Monda Helpo(n)
al la vilaghanoj kiuj povus akcepti Monda Helpo(on).
Amiko el la koncerna delegacio, nome Emery laboras en propra ghardeno.
Li havas akazon intershanghi pri Esperanto kun la vilaghanoj el la
apudecoj kie li flegas ghardenon.
Post la diskutoj okaze de la kunveno, la delegacio antauhvidas
organizi renkontighon helpe de sro Emery kies temo estos ” Esperanto
kaj Ekovilagho ”
Krome, la delegacio pristudas pri kiel konkretigi la starigon de ekovilaghon.
Konforme la regularon je ghia punto 2.2, la eblecon organizi
prelegojn pri Monda Helpo estas rajtigita.
Konklude, la kunvenintoj unanime decidis ke dum la venonta kunveno la
diskuto temos pri la dato de la okazigo de la prelego ( pri Esperanto
kaj Ekovilagho), kaj pri kiel sukcesigi tiun projekton.
LUKALA
Je la eko de la monato, precize la 3a de auhgusto la delegacio de
Lukala havis kunsidon en la vilagho Mbinda je 8 km de Lukala, okaze de
ekskurso organizita de Lukalanoj nome de Monda Helpo.
La delegacianoj intershanghis pri Monda Helpo, el tiuj intershanghoj
rivelighis sekvantajn preokupojn:
Je kiom da kilometroj de la urboj lokighos la ekovilagho?
Kiom da ekovilaghoj estos starigota en Drkongo?
Chu la ekovilaghon oni konstruos en arbaro? Kion oni faros en medoj
kie ne estas arbaro sed nur savano?
Antauh ol rehejmighi, la delegacio renkontis la viaghestron por
informighi pri la ebleco de terenovendeblo en la vilagho Mbinda auh en
la apudeco, la vilaghestro certigis ke tio ne problemas, oni povas
acheti ec pli ol 10 hekterojn.
Dimancho la 23a de auhgusto 2020, la delegacio de Lukala pliafoje
kunsidis je la kutima loko che ties delegito sro Wadana.
Chifoje, la debato fokusighis pri la celoj de Monda Helpo kaj pri la
diversaj intershanghoj en la diskutejo Monda Helpo/Drkongo.
La raporto de la lukalanoj sufiche elmontras ke ties delegito sekvas
kion okazas en la diskutejo kun partikulara atento.
Antauh chio la delegito Wadana lauhte legis intence la kunvenintojn la
celojn de Monda Helpo kiuj celoj stipulas;
– La komitato havas taskon instigi la homojn formi landajn asociojn
pro Monda Helpo.
la landaj asocioj federighos kaj poste la internacia fedaracio Monda
Helpo petos internacian helpon kaj subtenon de shtataj instancoj por
realigi ekovilaghojn.
Analizante la raporton de la sudkiva delegacio, kaj post la legado de
la raportoj de diversaj delegacioj kaj la diskutoj en la diskutejo
Monda Helpo/Drkongo, la delegacio de Lukala havas jenajn preokupojn:
– chu la chefdelegito komencis la klopodojn pri juraj kaj admnistraj dokumentoj?
– Kiu financos la koncernajn klopodojn?
– Kiam ni havos nacian asocion kies estraro povus facile elekti la
lokojn kie oni starigos ekovilaghojn?
Referencighinte el la diroj de la prezidanto Luigi ni citas ” Nur tiuj
kiuj havas necesajn konojn por vivi sendepende en la ekovilagho,
rajtos vivi en Monda Helpo vilagho.
La preokupo estas, char ni ne havas personojn kiuj regas tiajn konojn
kaj lauh la klarigoj de la prezidanto tiurilate, evendetighas la fakto
ke tiuj konoj akireblas en la akademio de gvidantoj de ekovilagho (
Eksterlande)
Tial, la lukalanoj demandas chu oni bone legis la raporton de Moanda
sub la plumo de la delegito Jacques?
Chu mikrokredito signifas agrikulturo?
Chu tion pri kiu oni antauhe diskutis en la nia diskutejo falis? Char
la prezidanto faris demandon pri la listo de instrumentoj por labori.
La lukalanoj pere de ties delegito petas al chiuj delegitoj bone kaj
atente legi la raportojn de Moanda aparte kaj chiujn raportojn kaj
fari objektivajn analizojn kaj kritikojn.
MOANDA
La 15a de auhgusto, la delegacio de Moanda sukcesis organizi ghian
duan kunvenon sub la gvido de sro de sro Jacques Yende Yende.
Char en la antauha kunveno estis decidite ke la venonta kunveno temos
pri la Esenco de Monda Helpo, la delegito Jacques estimas ke la Esenco
estas la fundamento mem de Monda Hepo, tial li petas al chiuj
familiarighi kun ghi.
Sro Roger Phanzu vochelegis la Esencon intence siajn samdelegacianojn
paragrafo post paragrafo kaj la delegito komentis lauhbezone.
S-ino Euphrasie proponis al la kunvenintoj ke pro ghia graveco la
esenco estas serioze pristudinda dokumento, pro tio estus interese ke
oni fotokopios la dokumenton en pluraj ekzempleroj tiamaniere chiu el
la delegacianoj povu kiam eblos funde ghin pristudu por fine
familiarighi kun ghi.
El la diskutoj, la membroj de Moanda delegacio demandis al ties
delegito chu Monda Helpo ne povas subteni auh apogi mikroprojektojn
favore la esperantistan junularon?
La delegito bone notis la interesan demandon kaj promesis raporti al
la hiearakio de Monda hepo kiu eventuale reagos kiam eblos.
UVIRA
Vendrede la 21a de auhgusto 2020 je la 20a vespere, trarete evidente,
la uviranoj virtuale kunvenis sub la gvido de sro Kasati Espoir la
delegito.
S-ro Kasati Espoir malfermis la kunvenon per refoja klarigo de la
Esenco de Monda Helpo por refreshigi la memorojn.
La chefa temo de la tagordo de tiu kunveno estis ” Kie en Uvira oni
povas bezonkaze trovi plugeban tergrundon”
La delegaciano Sosthene Emanuel estimas ke char Uvira estas
Kamparo-urba medio, oni povas facile praktiki kampokulturon.
Evenditighas ke en la ebenajho de Ruzizi eblas trovi liberan lokon kie
oni povas trovi plugeban tergrundon por kulturi chion kiu senprobleme
kreskas en la regiono kaj facile transportebla en la urbon Uvira sen
multaj malfacilecoj.
La delegaciano Ramazani apogis la ideon de Sosthene lauh li en Ruzizi
la ebenajho estas fruktodona, plie tie trovighas multe da agronomoj
kiuj povas utili ech pri teknikaj konsiloj. Kaj alia avantagho estas
ke tie, en Ruzizi troveblas lupageblaj traktoroj.
Alia traktita punkto temis pri kiel trovi tauhgan plugeblan grundon.
Chi tie chiuj estimas ke por akiri plugeban tergrundon, la delegacio
devus renkonti la lokajn auhtoritatojn por prezenti la projekton kaj
la deziron ghin konkretigi.
– Kiel renkonti la lokajn auhtoritatojn?
char la projekto probabe bezonos grandan spacon
– kie oni havos financon por negoci ech por 1 hektara tergrundo?
Tamen, post tio, la delegacianoj de Uvira estimas ke la ideon zorgeme
ili konservos por ke kiam eblos oni ghin reprenu kaj ekzekutu.
GOMA 1
Sub la gvido de sro Alphonse Waseka Kamango, la delegacio de Goma 1
kunsidis kadre de ghia monata kunveno.
Du punktoj estis enskribitaj en la tagordo :
La Esenco de Monda Helpo
La listo de ajhoj auh instrumentoj bezonataj por mikroprojekto
La delegito klarigis al la kunvenintoj pri Monda Helpo pliafoje kaj
emfazante ke Monda Helpo estas homama ( Humanitara) oraginizo fare de
esperantistoj por helpi vilaghanojn shanghi ties vivokondichojn pere
de Esperanto
La protektado de la medio per naturaj kaj ekologiaj metodoj.
Lauh la delegacio de Goma 1, ekovilagho celas turismon per Esperanto
permesante malfermi la kontaktojn inter la vilaghanoj ( la loghantoj
de ekovilagho) kaj la ekstera mondo.
BUKAVU
La 1a de auhgusto, ghuste je la eko de la monato, la delegacio de
Bukavu kunsidis sub la gvido de Sro Moses Byamungu la loka delegito.
La temo de la tagordo estis ” kiel intengrighos Monda Helpo en Drkongo
ghenerale , en sud kivu aparte kaj precipe en Bukavu.”
Prenante la parolon, la delegito Moses Byamungu diris al ties
delegacianoj ke Monda Helpo estos granda humanitara internacia
organizo kiu helpos la esperantistojn el malrichaj landoj.
La delegacio opinias, por ke Monda Helpo integrighu en Drkongo, la
tiea asocio de Monda Helpo devus pripensi pri juraj kaj admnistraj
permisilo-paperoj, precipe char Monda Helpo estonte planas starigi
ekoviaghojn kaj peti la subtenon de la shtato, pri la sekureco de la
ekovilagho, fare de la nacia polico.
La delegacio de Bukavu per la busho de ghia sekretarino s-ino Lugoko
Musoro Brigitte estimas ke la komitato de Monda Helpo, chefe la
prezidanto Pier Luigi Simari devas implikighi pri la akiro de
legitimaj paperoj favore Monda Helpo/Drkongo.
Same kiel aliaj delegacioj, la delegacio de Bukavu demandas kiam
konkrete ekos la agadojn de Monda Helpo?
Kiamaniere komencos tiujn agadojn?
La delegito Moses rememorigis al la kunvenintaro ke Panzi Esperanto
klubo, la klubo sine de kiu devenas la plej multo el la membroj de la
delegacio de Bukavu, dauhre instruas esperanton
La delegacio intershanghis pri diversaj aktualaj informoj, memorigo
pri la integrigho de Monda Helpo ghenerale en Drkongo kaj aparte en
sudkiva provinco, precipe en Bukavu. La intershanghoj temis ankauh pri
la fareblaj taskoj.
Koncerne la integrighon, la delegito Moses emfazis la fakton ke juraj
kaj admnistraj permisilo-papero bezonitas,
La delegacio de Bukavu decidis ekklopodi pri la integrigho de Monda
Helpo en Sudkivu helpe de influa persono en la provinco, nome s-ro
Boris Borauzima.
La deledgacio de Bukavu estimas ankauh ke estas oportune ke estu
redaktota dokumenton en kiu estos klare kaj detale klarigita pri Monda
Helpo, ghiaj historio, celoj kaj filozofio, tiamaniere eble Monda
Helpo pere de ghia delegacio de Bukavu povos facile esti akceptebla de
la provincaj instancoj.
Post debato pri la integrigho kaj pri malsamaj aliaj preokupoj, rilate
la agadojn kaj la evoluon de Monda Helpo/Drkongo, konsiderante la
preokupon pri la komenco de la agadoj de Monda Helpo, la delegacio
kune kun ties loka delegito Moses Byamungu, apogas la ideon lauh kiu
unue mikroprojekto pri agrikulturo rivelighas esti la plej
praktikebla. Tial estus bone se la komitato pro Monda Helpo pristudos
serioze la aferon.
La delegacio proponas la semodisdonadon al virinoj de Kabare (
vilagheto en la apudeco de Bukavu) , cetere la delegito estis
respondecigita de la delegacianoj sciigi la ideon al la prezidanto de
Monda Helpo.
Pliafoje je la fino de la monato, precize la 29a de augusto 2020,
Bukavu delegacio kunsidis sub la gvido de Moses Byamungu ties delegto.
Pro la multeco de kunvenoj, la delegacio de Bukavu sin distingas,
konsekvence ghi rivelighis kiel la unua el la delegacioj de nia reto
kiu ofte kunvenas ekde la komenco de nia projekto.
MBANZA NGUNGU
Dimancho la 23a de auhgusto la delegacio de Mbanza Ngungu kunsidis sub
la gvido de la delegito Roger Mambueni Mbunga kun la partopreno de la
chefdelegito Arlain Kizeyidioko Mayinda.
Du punktoj estis enskribitaj en la taglrdo :
Pri la Esenco de Monda Helpo
Diskuto pri la agrikultura mikroprojekto.
Char la delegacio de Moanda aperigis ghian raporton en la diskutejo
Monda Helpo/Drkongo, kelkaj tagoj antauh la kunveno de Mbanza Ngungu,
sro Roger Luzayamo inspirighis el tiu raporto, tial, li emfazis ke pro
ghia graveco, estus bone ke la membroj havu la kopion de la dokumento
pri la Esenco de Monda Helpo tiamanier la membroj familiarighos kun la
Esenco kiu estas la fundamento de nia organizo kaj ghin funde konos
nur per troa legado, konsekvence la delegacio superflue parolis pri la
Esenco dum tiu kunveno.
Sekve la demandon de la prezidanto de Monda Helpo sro Pier Luigi
Simari koncerne la mikroprojekton, la delegacio respondecigis sro
Roger Mambuene Mbunga redakti la liston de la bezonitajhoj por la
religo de mikroprojekto. Notindas ke post kontrolo fare de la membroj
de la delegacio, la redaktota dokumento submetitos al ghenerala aprobo
antauh ghia plena konsidero.
Sro Roger estis respondecigita pro lia eksperimento en la admnistrado
de neregistaraj organizoj pri disvovighado.
En la diversajhoj la delegacianoj diskutis pri Esperanto ghenerale kaj
pri Monda Helpo aparte.
Tujn post la fino de la kunveno, sro Roger Mbunga plidiskutis kun la
chefdelegito s-ro Arlain Kizeyidioko, chifoje pri la kreo de landa
asocio de Monda Helpo/Drkongo. Kaj revidis la parton de la jam
redaktita statuto-projekto.
Estas rimarkebla ke la raporto de la delegacio Goma 2 mankas, la
koncerna delegacio ghis nun ne ankorauh sendis ties raporton, pro
multaj kialoj tiu delegacio ne povis organizi la kunvenon. Tamen la
delegetino promesis ke baldauh ili kunvenos kaj ni aperigos la
raporton kiam eblos
La raporton kompilis, Arlain Kizeyidioko Mayinda
Chefdelegito de Monda Helpo.
La 1a de septembro 2020
____________________________
Kiam la organizo de la projektoj estos preta, ni sercxos la subtenantajn kaj kunlaborajn membrojn logxantajn en evoluitaj landoj.
Ligiloj ( estas en la Franca, cxar la unua Asocio pro Monda Helpo estas fondita en RDKongo kies 2a oficiala lingvo estas la Franca)
-
Agroforesterie tropicale: Miracle de l’abondance pour tous sans effort
-
Synergia Agrikulturo ( En Esperanto kaj Itala)
-
One Straw Revolution – by Masanobu Fukuoka (en la Angla)
-
L’Afrique se met au vert – Les arbres comme fertilisants naturels
-
La Syntropie : Revenir dans le Sens du Vivant – Anaëlle Thery